6

«Bei den heiligen Wassern»

La sofo estis vasta, kien vi min renversis
tremantan en la milda somera posttagmezo,
kaj vastaj la deziroj, kiujn al ni enverŝis
      ĉi horo de frenezo.

Fervore miaj lipoj sub viaj plezuriĝis,
ĉe via lango ludis la mia kun komplezo,
kaj mia brusto, ŝvela de arda spir', duriĝis
      sub via dolĉa pezo.

Jam viaj fingroj ĉie trakuris kiel flam',
de mia font' sekreta ekperlis la ole',
kaj miajn feblajn krurojn disige puŝis jam
      via genu'... Ho ve!

El brakoj tiel karaj mi devis ŝiri min,
Amata! kaj per ia tro virta malobe'
al viaj brulaj petoj, kruela viktimin',
      amare diri ne!

Ho mia Lum'! ne plendu, ke pia prud' min hardis,
se tiun lastan donon kuraĝis mi rifuzi,
kaj se mi por alia mian misteron gardis,
      lin penu ne ĵaluzi!

Ja, kiam pastra preĝo al lia lit' min ŝovos,
de li mian primicon ne volas mi forruzi,
kaj mian tutan korpon laŭ sia plaĉo povos
      posedi li kaj uzi...

Sed ĉiam vian bildon konservos mia kor',
postul' fiera, kiu tra l' viv' min hantos plu!
kaj la ebrion trinkos el sama rev-amfor'
      ĉiam animoj du:

Ĉar kiel forgesiĝus tia freneza hor',
kiam en miaj manoj floradis via ĝu',
kaj mian amsoifon satigis la likvor'
      de via fajra flu'?

Berno, 1947