8

«Tel qu'en songe»

El ĉiuj bildoj, kiuj kunmetas la figuron
de tiu am', Rajmonda! sen duboj kaj sen veo,
kio en mi premsignis la plej brulantan spuron,
la braĝo, kiu ardas sub cindro de l' paseo,

estas ne tiuj lipoj flagantaj karmezinon,
nek tiu strikta robo aŭdace dekoltita,
kiu je ĉiu paŝo desegnis vian spinon
kaj la omegon ravan de via pugo sprita;

estas ne tiuj haroj glatbrilaj, nek fiere
la mamoj konturantaj sian plastikan orbon,
nek la senhipokrito, per kiu vi vespere
venis al la plezuro oferi duran korpon,

estas ne tiu pozo, kiam, sur via nudo
perfekta, nur fadeno da perloj lume kuŝis,
kaj prete al plej nobla kaj plej agrabla ludo
jam via nerva mano vian orfelon tuŝis...

Ne! Kio min hantadas kaj malgraŭ la grizaĝo
fajrigas mian koron kun ia fulm-abrupto,
ĝi estas, nekonata kaj pura, la vizaĝo,
kiun al via belo donadis la volupto!

Parizo, 1950