9

«Aquis submersus»

Dek tagoj jam forpasis, de kiam, je l' eklumo,
      tenera via form' anima
el dormo katenita de senfina brakumo
vekiĝis nuda, fridotima.

Viaj okuloj pigraj kaj plenaj de konfesoj
      al mia reva pens' emblemis
pri l' nervaj ĉirkaŭpremoj kaj lantaj la karesoj,
      de kiuj via korpo tremis.

Inter petolaj haroj via buŝet' gracia
      malfermiĝanta mem duone
sian persikan freŝon oferis al la mia
      kaj sian langon, ekburĝone.

Mia dezir', viglanta, Marjan'! ĉe via flanko,
      memoris en fiera staro,
ke ankaŭ li ekkonis la guston de ĉi lango
      kaj premon de ĉi lipoparo.

Kaj por redoni danke al via mola belo
      la ĝojon tiam ricevitan,
li volis ekpenetri, diligenta abelo,
      ĉi floron al miel' invitan.

Per longa kis' humida ŝi lin akceptis, kvazaŭ
      por ia komuni' sen limoj,
kaj en du niaj seksoj skuataj de ekstazo
      fandiĝis niaj du animoj...

Munkeno,1951