10

«Busken Brenner»

Ĉar en okuloj viaj, dubverdaj kiel maro
      kaj kiel ĝi profundaj,
eklevis sin la ombroj de la vesper-amaro
      kaj de l' bedaŭroj vundaj,

jen venas nun mi, eta feino infankora,
      rakonti, amfabelon,
al via nostalgio premanta kaj angora
      mian novican belon.

Por vi jen miaj haroj printempe hiacintaj,
      la silko de l' palpebroj,
mia mallarĝa buŝo kaj miaj fingroj pintaj,
      kaj ties dancaj febroj,

jam mia freŝa gorĝo, la du timemaj gastoj
      de tiu ĉi korsaĵo,
kaj, sub la strikta jupo, el ĉiuj miaj ĉastoj
      la plej naiva aĵo.

Jes, tie vin atendas, sub neĝe blanka gardo
      de l' punto kaj de l' ruŝ',
sanktej', kiun profanis nenia ekrigardo,
      nenia vira tuŝ'.

Al vi nun apartenas riveli la obskuran
      kaj la vualojn levi:
nek mian puran bruston nek mian ventron puran
      mi jam defendos de vi.

Vi estu la unua gustumi la balzamon
      de l' fonto sigelita,
l' unua liberigi la sekretan sezamon
      el ĝia ŝelo glita.

Ĉar kiam mian karnon konitan vi inice
      malfermos al volupto
kaj sur la predon sangan vi sinkos, viavice
      venkita en la lukto —

eble de via ama paseo la fantomojn
      alfrontos mi sen tremo
— Celia, Gwen, Rajmonda, Marjana, Liza! nomojn
      svenontajn kiel ĝemo —

se nur la povon havos ĉi virga mia juno
      preta al via uz',
ke mi, Bettina, restu de via viv-aŭtuno
      la lasta, sola muz'!

Oslo, 1952