LA CENTAŬRINO

Travagis iam boskojn, torentojn, rokojn, valojn
centaŭra ras' fiera en svarmo nenombrebla;
la sun' kun ombro ludis sur haŭto ame febra,
ili en niajn blondajn miksis la nigrajn harojn.

Somer' jam vane floras. Ja solaj, la herbarojn
ni tretas jam. Dezertas la grot' kun denso vepra;
fojfoje en noktvarmo mi eĉ ektremas, febla,
aŭdante voki hene de fore virĉevalojn.

Ĉar tiu tag-al-tage malpliiĝinta grupo
de la miraklaj idoj naskitaj de la Nubo
nin lasas, kaj hominon peladas kun amspleno.

Eĉ am' ilia brute degradas nian sinon;
la kri', el ni ŝirita de ili, estas heno,
dezir' ilia premas en ni nur ĉevalinon.

LA RETROULINO

En freŝedziĝaj tagoj de la pasinta aŭtuno
li konis mian korpon per cent kaj cent celebroj,
kaj liaj nigraj viloj sin miksis en amfebroj
kun miaj ore blondaj je l' klar' de lun' aŭ suno.

For la edziĝaj noktoj kaj nupta litkomuno!
La grot' estas dezerta kun siaj krispaj veproj;
kaj en mi iafoje vibriĝas tra l' vertebroj trem',
se mi aŭdas voĉon de virginpura juno.

Nun, tag' post tago, al la mildaĵoj pli inklina,
mi krudajn postuladojn de l' edzo kaj de l' viro
forlasas, kaj sopiras al la kares' virina.

Ĉar min bestece traktis lia karna deziro:
nur mian pugon lia arogo celis voste
kaj laŭ la mod' ĉevala li rajdis min de poste.