LA ĈASO

Galope la kvadrigon la virĉevaloj blankaj
al ĉielsupro tiras, kaj ventaj varmaj ondoj
balancas la maturon de la kamparaj blondoj.
La Tero vaste ardas de l' flamoj ĉiuflankaj.

Vane foliojn tendas la branĉoj jam pli lantaj;
la Suno, tra la maso de l' ŝanceliĝaj frondoj
kaj l' ombro, kie ridas arĝentsonoraj fontoj,
englitas kaj resaltas per ludoj glimbrilantaj.

Jen fajra horo, kiam tra dorn' aŭ vojo herba,
ĉe mortokrioj, bojoj kaj sangoŝpruc', superba,
urĝante en la mezo de siaj hund-barbaroj,

disflugigante sagojn de la streĉita ŝnuro,
flirthara kaj anhela en la freneza kuro,
Artemis nevenkebla teruras la arbarojn.

LA ĈASTA

Galope knabineco forkuris, kaj la teo
mildigi plu ne povas la novajn maltrankvilojn,
ĉar sub la fru-maturo de ŝiaj blondaj viloj
al Miss jam tuta brulas la virga perineo.

Vane ŝi zorge vestis per strikta virt-livreo
la junan korpon kaj eĉ vizitis preĝ-azilojn:
ŝin vokas nehelpeble dancej', kies ĵaziloj
glitigas la homparojn en hipokrita geo.

Jen l' arda horo, kiam laŭ tango aŭ fokstroto
vekante la dezirojn per dancoritma froto,
kaj dank' al scioplenaj, elastaj lul-insistoj

disŝprucigante ĉuron el la streĉitaj vergoj,
kokslerta kaj ebria je ĉi perversaj verkoj,
la Miss nedeflorebla teruras la dancistojn.