EL EGIPTUJO

LA KANTOJ PRI LA GRANDA ĜOJO
DE LA KORO

La Unika, la Fratino sen komparo,
      la plej bela en la mondo,
ŝin rigardu, brilan stelon de l' Novjaro
      eke de la sezonrondo!

Brilas ŝia ĉarmo, brilas ŝia haŭto,
      la okulojn hel' irizas,
dolĉparolaj lipoj en ŝerceta paŭto
      kisojn jam ekskizas.

Longa ronda kolo kaj du mamoj lumaj,
      haroj vivaj karneoloj!
Ŝiaj fortaj brakoj, pli ol oro sunaj,
      fingroj, ha! lotuskoroloj!

Lumb' langvore kava, gamboj sekretante
      sukoplenan orgranaton!
Ĉiu via paŝo ĝin malfermetante
      frenezigas la amaton!

(Papiruso Chester Beatty I, dorsflanke)