EL FRANCUJO

L. M. F.

Mi vin salutas, ho beninda fendo,
inter ĉi flankoj brila de purpuro!
Mi vin salutas, strikta aperturo,
kiu plenigas vivon je kontento!

Nur dank' al vi finiĝas la turmento,
kiun Amoro pafis el arkŝnuro:
teninte vin kvar noktojn en saturo,
jam liajn pikojn portas mi sen plendo.

Ho eta truo, linda tru' kaj vila,
de krispaj haroj riĉe malhumila,
kiu laŭplaĉe venkas virribelojn,

ĉiuj amantoj devas, por honori
al vi, genue veni vin adori,
en man' tenante l' ardantajn kandelojn!

PETRO DE RONSARD (Livret de Folastries, XX)