NEMEO

De kiam la Venkanto en l' arbarego muska
ekĉasis grundesplore laŭ la timiga spuro,
perfidis la mortlukton nur sola blekmurmuro.
Silentas ĉio. Dronis en nub' la sun' krepuska.

Fuĝante al Tirinto tra kampoj aŭ arbusta
densej', paŝtisto trema sin turnas en la kuro,
kaj vidas per okuloj larĝegaj de teruro,
ke staras arbarrande la Best' en halt' embuska.

Ekkrias. La Nemean Teruron li ja vidis,
l' armitan faŭkon, kiu el sanga ĉiel' rigidis,
la fulmajn dentojn kaj la hararon dise dornan;

ĉar l' ombro grandigita de l' vesperruĝo brula
faras, sub la flirtanta horora fel' Herkula,
kun hom' miksante beston, heroon monstroforman.

ROMEO

De kiam la Tentanto al la trezoro muska
ekĉasis, esplorante laŭ la velura kruro,
perfidis la amlukton nur silka ĉifsusuro.
Ĝemeto via dronis en bru' de l' fest' krepuska.

Fermante la genuojn kontraŭ l' rampado bruska,
vi provis ĝin malhelpi en ĝia hasta kuro —
vane! Okuloj viaj larĝiĝas de teruro:
jam kaŭras kalsonrande la Man' en halt' embuska.

Ekkrias vi, kaj sentas, ke, riĉa de lascivo,
al via buŝ' sekreta sin premas fingra kiso,
disigas la harbuklojn kaj tiklas l' etan langon;

kaj jen tamtamas kor', ĉar, la subtilan falangon
jam enlasante, glataj de ĝua eksalivo,
viaj virginaj lipoj imagas ĝin peniso.