NESSO

Tra l' tempoj, dum mi vivis je l' fratoj tutsimila,
pri sort' alia same sen tim' kaj sen deziro,
la Tesaliajn montojn mi estris en vagiro,
en la torentoj freŝaj mi banis min, ruĝvila.

Mi kreskis, granda, bela, libera kaj sunbrila.
Nur foje, dum aeron sorbegis mia spiro,
l' akra odor' de l' inaj ĉevaloj de Epiro
faris mian kuradon aŭ sonĝon maltrankvila.

Sed ek ke mi l' Edzinon triumfan povis vidi
en brakoj de l' Arkisto Stimfala rave ridi,
deziro harstariga min pelas per veneno.

Ĉar unu Dio — falu malben' sur lian nomon! —
miksis al mi, en sango febranta de l' ingveno,
seksardon virĉevalan kun am' reganta homon.

NESCIO

Tra l' tempoj, dum mi vivis je l' fratoj tutsimila
kaj, kiel ili, fremda al sentiment-enuo,
la mont' Parnasa estis bonvena al mia ŝuo
kaj la koktelglacio min ravis malhumila.

Tia mi kreskis, bela, libera kaj ruĝvila.
Kaj kiam ekŝveladis mia virsanga fluo,
nur samarmila lukto kaj inversebla ĝuo
faris mian iradon aŭ dormon plu trankvila.

Sed nun mi vidis, kiel l' Edzino disstreĉite
alridas la voluptan minacon de la vergo
kaj spasme ĝin englutas en sukŝaŭmanta mergo.

Kaj la dezir' min pelas, hardigas monolite,
ĉar malbenata dio miksis en mia spino
kun la seksem' vircela la amon al la ino!