NIMFEJOSubiras la ĉiela kvadrig' , kaj jam malkreskavidante l' okcidentan marbordon, Dio tenas sian kvaroblan bridon en vana streĉ', dum henas kaj baŭmas la ĉevaloj en oro inkandeska. Plonĝas la ĉar'. La maro per sia ĝem' majesta plenigas la ĉielon, kie purpur' sin trenas, kaj, hela en lazuro de l' nigra nokt', serenas l' arĝenta Falĉileto en ŝveb' silentofesta. Jen nun deĵetas Nimfoj apud la freŝaj lagoj la arkon malstreĉitan ĉe sia uj' sen sagoj. Silento. Fore cervo beas al akvogluto. Super la nokta danco la brila Lun' tepidas, kaj Pan, variigante la notkadencon, ridas, ke lia spir' animas la kanojn de la fluto. |
MINFEOLa Mastro submetiĝis al rajdo pitoreska:la gambojn disiginte, sur li la Dam' ekkaŭras, dum ĉe la vid' de tiaj elstaraj beloj taŭras kaj baŭmas lia kaco en gloro intumeska. Pompas ĝi; ĉar la Damo, ŝatante ĝin plejkreska, per flataj, tiklaj fingroj la du globetojn laŭras, provokas al cicado — kaj kun naiv' bedaŭras, ke fulmis jam elsputo de l' lafo inkandeska. Nun ŝi rezigne lasis por ekdormet' kusena la kacon malstreĉitan ĉe l' burso ĉuro-sena. Silento... Sed jen io revekas la min-feon: Sur la littuko blanka pufronda luno logas, kaj li, variigante la metodojn, arogas, ke lia birdo baldaŭ eknestu ĉi nimfeon. |