PAN

Tra la vepraro, laŭ la sekretaj pad-zigzagoj,
kiuj perdiĝas funde de l' verdaj malapudoj,
la piedkapra Dio, ĉasist' al nimfaj nudoj,
sin ŝovas, ardokula, en insidemaj vagoj.

Mild' estas kaŝatenti sen mov', en mez' de l' tagoj,
la ĝemajn, freŝajn bruojn el foraj akvoludoj,
kiam la suno, brila venkant' de nubvolutoj,
la moviĝeman nokton trakribras per orsagoj.

Jen Nimfo vojeraras kaj haltas. Ŝi aŭskultas:
la larmoj de l' mateno en ritma pluv' paŭzgutas
sur muskon. Ŝia koro ebrias de junsento.

Sed bruske, el la nigra densej', la Di' impetas,
ekkaptas ŝin, mokridon en la aeron ĵetas,
foriĝas... Kaj sub l' arboj, denove la silento.

PANJO

Tra inter la gluteoj kaj la felkrispa garno,
laŭ voj', kiu perdiĝas meze de silk-sinuoj,
la arda am-serpento, ĉasist' al sukaj truoj,
sin ŝovas, nudakapa, en la molprema karno.

Mild' estas suprengrimpi, en sangoŝvela varmo,
al freŝa grot', el kie fontados flu' da ĝuoj...
Sed en la naska ventro l' infan' per bruskaj skuoj
timeme sin defendas kontraŭ la fik-alarmo.

Do Panjo sin deturnas surdorsen, kaj forpreĝas...
Ĉe ŝia flank' seksardo en ritma pulso streĉas
la kacon. Ŝi kompatas, tentate kaj ruĝvange.

Kaj jen ŝi sin alklinas, karesas per lipflatoj
tiun cicegon viran, ĝin lekas pintalange,
eksuĉas... Kaj en buŝon tuj svarmas etaj fratoj.