De l' satirus' eksalte la nukon ekrajdinte, la nimf' sidanta ridas, sin streĉas supla, nuda, sian ventreton frotas ĉe la kolfelo kruda, kaj la du blankajn krurojn pintigas okulblinde. Pan stumblas, ŝanceliĝe; surpriza de ĉi jugo, sufoka de l' tenajlo de la femur-intimoj, la hirta Di', amata de l' adoleskantinoj, arkigas duran dorson sub la petola pugo. Li portas ŝin. Ŝi ridas, ekdancas per la koksoj, apogas sin je l' vila kranio, laŭ la svingo agacas ĉe la haroj sian brusteton beban, kaj, dum ŝi okuletas lascive trans la kornoj, ŝia piedo spitas per familiara fingro la monstron de l' deziro renkonte al ŝi streban. |