GEROGO PETERIDO PENETER:

SENMASKE

ANTIOCHIAE


... la amikinoj de mia edzino: tiel longe, dum
mi ne metas al ili la manon sur la postaĵon,
ili diras, ke mi ne estas sentimentala.    
LORD BYRON

Post la satirusa lernejo de Alfesibojo, t. e. La Travestiita Muzo, mi sentis la neceson iom provi sendepende miajn fortojn, antaŭ ol ataki la konsiderindan monumenton de Sekreta Antologio. Tial mi ĉi tie lasas mian memoron, aŭ (se la memŝato de miaj legantoj tion preferas) mian fantazion, libere elvoki kelkajn liberajn pasaĵojn. Se, aliflanke, tiu aŭ alia el miaj legantinoj rekonas sin en jenaj skizoj, ŝi bonvolu konsenti flugan rideton al la poeto, kies sola zorgo estis ĉiam (pri tio almenaŭ li povas ĵuri) honori ŝin en la plej inda maniero — per profunda malrespekto.
G. P. P.