2

soprane

Ho frukto kor-ekzalta
en roza, silka ŝel',
kreita de l' Plejalta
por lipoj de anĝel'!

Ho Paradiza frukto!
Via tro frua frand'
elpelis por vivlukto
Evan el Edenland'.

Nin tial ĝis balbuto
konfuzas la rivel',
ĉe nia baldebuto,
de via dura ŝvel'.

Sed jam de l' kis'
unua nin loĝas la sopir'
per mano insinua
vin serĉi en palpir'.

Ho mango delikata,
kies subtila trunk',
de fingroj tralekata,
pulsadas sub la ung'!

Ho pulporiĉa mango,
kies eta kapuĉ'
kuspiĝas sub la lango
Por pli volupta suĉ'!

En ombroj de l' alkovo,
ho luma karn-idol'!
de ĉiu via movo
vibras nia medol'.

Ĉar ingi vin kaj ringi,
jen nia sola rev',
kaj svingi plu kaj stringi
ĝis sukoŝpruca krev'!