1tenore Ho mamoj de l' virinoj, sorĉilo de la am', el kies akraj finoj fontas ĉia balzam'! Fea duobla frukto el paradiza park'! Cimbaloj de volupto! Pruo de Venusbark'! Provokaj rondaj ŝildoj por lukto de Amor'! Altaraj sanktaj bildoj! Ho rozoj el marmor'! Dolĉa trezor' da karno, al niaj manoj frata! Je via pez' kaj varmo ĉu eble iĝi sata? Sunformaj, lumaj globoj, al vi, jun-eliksir'! sub la ŝvelantaj roboj rampas nia dezir'. Blindigas la okulojn arka via lini', kiam la ŝirmajn tulojn rigard-estploras ni. Kaj kiel la grimpintojn defias neĝa alp', viajn elastajn pintojn strebadas nia palp'. Por vidi vin, ni sklavus, por kisi vin, perfortus! Vin polmi dion ravus, vin suĉi — kaj ni mortus! |