STIMFALO

Kaj antaŭ li, milope, sin ĉie birdoj ĵetis
de l' loko, kie venis nun la hero' marĉborde,
kaj flugis, kiel bruska ventega pas', senorde,
al laĝ funebra, kies ondaro jen plaŭdetis.

Aliaj, pli basfluge, krozvojojn nigrajn retis,
la frunton, de Omfala kisitan, tuŝis horde:
sed la triumfan sagon havante jam surkorde,
l' Arkist' superba tiam tra l' kanoj paŝon metis.

Kaj nun, de l' terurita nubaĵ', per lia kribro
horora pluv' ekpluvis kun kriĉo kaj kun siblo,
kiun la pafoj boris per fulme murdaj truoj.

Ĝis fine Sun' ekvidis tra tiuj nuboj plumaj,
kie pro lia arko briladis breĉoj lumaj,
Herkulon sangan ridi al la ĉilaj bluoj.

VIRGINFALO

Kaj antaŭ li, milope, ha! ĉie la ektremoj,
elde l' humida valo jam preta por la plugo,
ekkuris, kiel bruska ventega bird-ekflugo,
tra l' tuta korpo vibra ĝis ŝiaj ung-ekstremoj.

Ĉe l' rando defendita de l' virgaj anatemoj
krispiĝis la de longe kisita orlanugo,
kiam, kaptante firme la rondojn de la pugo,
l' Arkist' superba svingis la Sagon kun sputemoj.

Kaj de nun la pintego, kiu volupte fosas,
ĉe raŭkaj ŝiaj ĝemoj larĝigas la anfrakton,
el kie, fajro bena, purpuraj gutoj rosas;

ĝis fine ŝi eksentas, en la boritan ŝakton,
defie al la mamoj, kiuj provoke sprosas,
la Kacon tute sangan ŝprucigi blankan lakton!