INe diru nen, vi ploris! La sagaconde amikin' ne povas vi priruzi. Li batis vin, ĉu ne? Kaj vin ĵaluzi la monstro plie havas la aŭdacon! Nu, por tiaĵ' mi konas ja kuracon. Se volos nur mian rimedon uzi, vi povos al li ĉion jam rifuzi, ĝis fine faros li kapitulacon! Povra fratino, venu, mi malkovros ĝin, kaj por vin instrui eĉ manovros: rigardu, kian brilan amdonacon! Plej fajna ledo ĝian kolon tegas, kaj ĝia glata firmo volontegas al via piĉ' ardanta doni pacon! |
IIVenu, gadmeso kara, ho lunpeco,kiu alportas Artemisan gracon, de la vidvin' rosigas la matracon kaj kisas la virginojn mem kun deco! En ŝi ekvekas via tuŝ' agacon — sed kiel do rezisti al nepreco? Vidu: ŝi sin malfermas kun apreco; penetru lante la humidan spacon. Laŭ mia man' kadence nun vin movu, invadu bruske, milde vin reŝovu, je ĉiu ir' donante ĝuan ŝmacon. La mamoj duras, ventr' ondiĝas spasma: aŭdu, jen benas ŝia kri' orgasma kaj viajn frotojn kaj mian senlacon... Nun povas ŝi primoki viran kacon! |