Aglo kaj kolombo

Sur miaj vangoj, jen, ridet' ekfloris
Hodiaŭ pale, strange kaj kun timo.
Dum nova movo, pro la malkutimo,
Vizaĝo mia kvazaŭ ekdoloris.

Pri l' mond' malica, pri mi mem mi ploris,
Ĉar ho, plorindaj estas ni sen limo.
Dolor' kruela sidis sur animo,
Kaj kvazaŭ aglo, ungojn ĝi enboris.

Sed kun esper' timema nun mi ridas,
Ĉar jen, kolombon dolĉan nun mi vidas,
Mi vidas nun, virino kara, vin.

Kaj treme mi atendas la miraklon:
Ĉu venos, venos al dolor' la fin',
Ĉu la kolombo venkos nun la aglon?