Al knabino nur balbutanta Esperanton

Knabino, eta blondulin',
Viaj okuloj mute plendas:
Ne servas via lango vin
Tre bone kaj vin ne defendas.

Se vin atakas malicul'
Per pika ŝerc', petola ruzo:
Vi nur balbutas, en okul'
Aperas time la konfuzo.

Sed tiam, kiel per kiras'
La kavalir' sin brile armas,
Jen, super via embaras'
Ridet' aperas, venke ĉarmas.

Kaj ekfulmetas mil kaj mil
Radioj, kiel la fajreroj.
Virkoro! Gardu pri l' trankvil',
Atentu pri la bruldanĝeroj!

Ho, vi, muteta blondulin',
Kun birila rid' sur roza vango,
Ja tio ne ĉagrenu vin,
Ke ne obeas via lango.

Ne hontu pro balbuta vort',
Havu kuraĝon kaj memfidon.
Ja donis al vi bona sort'
Armilon brilan: vian ridon.