Amkanto

Ho, se mi vin karesus,
Pri l' mondo mi forgesus,
En mar' miela dronus,
Anĝela voĉo sonus
Kun vortoj dolĉe kantaj,
Feliĉon anoncantaj
Al kor' melankolia,
Ho kara mia!

Se vi min ĉirkaŭprenus,
Mi vin en brakoj tenus
En dolĉe larma tremo!
Ho, sorĉe varma premo!
Min roznebul' vualus,
Volupta larmo falus
Al via brak' lilia,
Ho kara mia!

Kaj kisoj! Trink' Edena!...
Min nokte sonĝo bena
Per dolĉa tromp' enlulas,
Ke lip' sur lipo brulas.
Nokt' benas, tag' min mokas,
Mi tage vane vokas
Vin kun dolor' pasia,
Ho kara mia!