Aŭtuna fantazio

Jen, kiel virino en plena maturo,
En plena beleco, sed sur la vizaĝo
Jam kun la signetoj de velko, de l' aĝo
Baraktas volupte l' aŭtuna Naturo.

En varma ventspiro sopiro sufokas,
La Ter' foliflustre sopiron ebrian
Deliras, deŝiras la veston folian,
Por amo amanton, la Sunon ŝi vokas.

Sed iĝis tepida radio la suna:
Ne kisas ĝi plu, nur karesi ĝi povas.
Amanto fidela, li iĝis maljuna.

Karesas li, fine kvieton ŝi trovas.
Kaj ĉion ekregas silento aŭtuna,
Nur vento kelkfoje folion ekmovas...