Aŭtuno

En flava arbaro aŭtuna mi kuŝas.
Faladas zigzage kaj zumas folioj.
Susuras la vento ĉe miaj tempioj,
La frunton freŝige, karese ĝi tuŝas.

Tra l' arboj filtriĝas nur kvazaŭ murmuro
De psalmoj: kantado de vinrikoltantoj.
Mi pensas: mortanton pripreĝas la kantoj
Last horojn nun vivas la granda Naturo.

Odoron elspiras mortante la floroj,
Sur min folipluvon la arboj subsendas,
Ho pompo funebra: aŭtunaj koloroj!

Mi kuŝas kaj kuŝas kaj brakojn etendas
Ebrie pro venta susur', pro odoroj:
Mi ian miraklon aŭtunan atendas...