Balado

kiun la poeto verkis pri la rida
trila de sia brila Ora Sonorileto

De viaj lipoj fluas flute
Trilanta rido, kaj la sono
En ardvespera monotono
Perladas dolĉe, balzamgute...
Ho, sonu al vi danktribute
Ĉi naiveta panegir',
Kantata sur malnova lir'.
Sed freŝe vibru en ĉi horo
La rusta kord' je via gloro,
Jen mia provo kaj sopir'.

Se ridas vi, la parko mute
Aŭskultas pri la ora tono,
La najtingalo-primadono
Jen, trilas pro l' envi' balbute.
Ektremas la branĉar' kaj ŝute
Alĵetas florojn pro l' admir',
Petegon portas la Zefir':
Lilioj flustras per odoro:
Plu trilu por ni kun favoro,
Jen nia ravo kaj sopir'!

Elvenas Luno kaj salute
Ridetas ĝi al la balkono,
Premie por la ridkanzono
Vin en arĝenton vestas tute...
Ho, kial daŭras nur minute,
Kaj nekapteble por dezir'
La pura, sorĉa eliksir',
Plezura, dolĉa trilsonoro!
Eterna estus ĝia oro:
Jen mia revo kaj sopir'.

Dediĉo

Princin' de l' koro, do l' inspir'!
Jen la balad' kun ritma spir'.
Se plaĉas ĝi al vi, trezoro,
Akceptu ĝin (kaj min) ĉe l' koro,
Ho mia Vivo kaj Sopir'!