Brulpereo

Am'! Artfajraĵo milkolora!
El koroj flagras vi subite.
Mi ekbruligis vin. Ravite
Mi ĝojis pri fajreroj viaj.

Espersteletoj verdradiaj
Brilante tra la koro lumis,
Kaj karesante, milde zumis
Pri la Feliĉo alvenonta.

Kaj el la koro fajrofonta
Flagretis flamo blue hela:
Revado pri plezur' ĉiela
De lipsurlipo, korĉekoro.

Ho, pluv' arĝenta, pluv' el oro,
Ho, dolĉaj flamoj rozkoloraj!
Ho, dolĉaj sentoj fajrofloraj
De studentkora am' naiva!

Sed ruĝo de sopir' soifa
Raketis, falis sur la koron,
Mi sentis akran bruldoloron.
Mi tamen ludis plu kuraĝe.

Kaj nun malhele kaj sovaĝe
Leviĝis en violkoloro
La pezaj flamoj de Doloro.
Ektremis mi ĉe l' ekrigardo.

Kaj venis kun cindriga ardo
Purpur' terura de l' Pasio.
Galopas fajro jam tra ĉio,
Mi treme miras ĝian svingon,

Mi krius jam, ho ve, estingon!
Brulvundoj veas sur animo,
Kaj kreskas plu la brul' sen limo,
Jam kri' por helpo vane sonas,

Stertore mi en flamoj dronas,
Sangnuboj antaŭ la okuloj...
Ve, mi pereas en la bruloj
De l' artfajraĵo milkolora.