Ĉirkaŭpreno

Silenton, aŭskultu, trezoro!
Dum premas sin koro al koro,
Jen frapoj martelaj, alterne,
Potence batadas interne:
Feliĉon forĝas, feliĉon.

Kaj vidu, brilante, en ardo,
Kroĉiĝas rigard' al rigardo,
Okulojn spegulas okuloj,
Ho, jen la magiaj speguloj
Montrantaj ravon eternan...

Kaj sentu: mistera fadeno
Nin tenas en sorĉa kateno,
Kaj premas kaj dolĉe turmentas
Ho, tenu, kateno, mi sentas:
Ŝiriĝus kun vi la vivo...