Demando


Ĉu volus vi l' Estinton dronigi en forgeso
Nun, kiam estas via animo jam ruino
Kaj klini vian kapon konfide al la sino
De ĉasta ama revo por milda ekkareso?

Ho, ĉu ne, bone estus, se sankta ama sento
Per sorĉbalzama fingro reportus al vi sanon
Kaj ĝi el temp' feliĉa resorĉus la infanon
Naive revadantan, sen kulpo kaj sen pento?

Ho, bone estus: senti al propra kor' adoron,
Kian al hostiujo la di-timanto pia.
Ĝi estus sankta, sankta! Ĉar amo arda, dia,
Kaj, ke ĝi por ŝi batas, sanktigus tiun koron!

Kaj sankta estus ĉio: rubando kaj harĉeno,
Kiujn per bonodoro la kara korp' saturas.
Kaj bone estus: ŝtele rigardi, kiel kuras
Grada ŝia ombro vespere tra l' kurteno.

Kaj flustro! En duopo vespera, ĝis malfrue!
Kaj vorto! dolĉa vorto! la vort' el lipo trema,
Dirita dolĉlangvore kaj kun sopir' timema,
Dum ŝian manon svene vi kisus surgenue!

Kaj bona estus eble eĉ jeno: post rezigno,
Sciante ŝin feliĉa, formigri el proksimo
Kaj kun la brula zon' de doloro sur animo,
Ĉi turmentzonon porti omame kaj kun digno!

Kaj beni ŝiajn kisojn, donatajn al alia,
Eĉ tiun, kiu por ŝi feliĉon ekmalfermis.
Kaj kisi ŝtele, arde infanon, kiun ĝermis
De tiu fremda viro kara ingveno ŝia!

Ho bruli tage-nokte, ho bruli, ardi, flami,
Ho droni en la fajro de l' am' senbrida tute
Kaj flagri ĝis ĉielo... aŭ forcindriĝi mute...
Plezure, aŭ turmente — ĉu do vi volus ami?...