DiboĉeHej — farsa ĝojoruĝo gutinta en pecon saltigu gapantajn okulojn sur min! facila ebrieto pendas el mi kiel la lango el buŝo de bubo mokanta kaj eta stulta kanto tra l' kapo ŝancelpaŝas la spronojn kunfrapante dancpetole — rifuĝas la nokto mateno ĝin frapis pugnalnaze kaj nun ĝia sango de nazo ruĝigas la horizonton la gaslampofloroj velkas ekŝprucas la domoj miksas balaaĵon de homa tumulto en la riveron oran kiun tra l' urbo verŝas la leviĝanta suno viroj, virinoj, post ili litoj ĉifitaj, kvarpiede venas sapodoron ŝiradas grimaca venteto kaj ploron infanan tondron martelan rulkurtenan krakon turmentojn monotonajn de skribomaŝino kudromaŝino mejlojn de funebraj inkolinioj — vangoj de ĉefoj, grasaj de aŭtoritato elŝvelas el la asfalto — remetis la koron en ŝtalŝrankojn la bankieroj kaj ekdancas la dancon de Mono en sorĉfermita rondo — homoj rapidas en ĉies nazo: ringo en ĉiu ringo: fadeno kaj la fadenojn tiras Sorto Mono Intereso por stumbla kuro — neniu haltas konscias: kiom da homoj! egalaj al mi! ho ni salutu kisu nin jen brilas la suno neniu neniu super zorge butonumitaj vestoj kaj koroj glacie rikanas la stulta Fato de... hej — farsa ĝoj' ruĝo gutinta en peĉon nun nun ĉar tuj vin forlavas la fluo saltigu gapantajn okulojn sur min! |