Dolora saluto

al la hungara landa
kongreso en Miskolc

Ne oraj trumpetoj kun ĝoja sonoro,
Nek liro arĝenta kun silka ruband',
Nur kordoj obtuze sonantaj de l' koro
Salutas vin, fratoj el tiu ĉi land'.

Ekfrapus mi koron por festaj akordoj,
Por gajo solena, por ĝoja ektrem',
Sed kuŝas senforte, malstreĉe la kordoj,
Sub fingro frapanta eksonas nur ĝem'.

Jen, poplo hungara ŝirata de vento,
Velkfalas jam ĝia folia ornam',
De sud', oriento, de nord', okcidento,
Ĝin blovas samumo de arda malam'.

Ve, poplo hungara, senfrata kaj sola,
En nuda dezerto soifas ĝis sven'.
Jam mankas al ĝi eĉ la revo konsola,
Pri pluvo de amo, pri pluvo de ben'.

Jam kie la floroj, la zumo ebria
En vento printempa? Jam kie la pomp'
De fruktomatur' en aŭtuno radia?
La trunkon mordatan minacas la romp'.

Ho, poplo hungara, popolo hungara,
Ho nova Lazaro en kria mizer'!
Popol' senigita! Al mondo avara
Do petu, petegu pri seka paner'!

Kaj vidu la mondon! En sanga nebulo
Droninte baraktas la tuta homar',
Kaj ĉie inkubo, detruo kaj brulo,
Subpremo, malamo kaj murdoprepar'.

Ho, kiu forrabis la dolĉajn momentojn
De temp' idilia, de kora kviet',
Stultetajn dezirojn kaj molajn revsentojn,
Vesperojn afablajn kun roza ridet'?

Ho, kiu distaŭzis la ĝojajn mienojn
Kaj ŝtelis la ruĝon de vang' de infan',
Plenigis per dornoj de zorg' la kusenojn,
Ho, kiu forrabis la molon de l' pan'!

Forfluis la sango... Kaj aman florĉenon
Ni revis post longa malama sufer'...
Ho, kiu preparis teruran venenon
El sango fluinta, por trinko de l' Ter'!

Malama venen' en sovaĝa ebrio
Pelegas Homaron al danco de Vit'.
Kaj ludas orkestro de ĝemo, vekrio,
Kaj supre rikanas fantom' de Milit'!

Ho fratoj, ho fratoj, se ĉiuj trezoroj
De ĝojo, feliĉo perdiĝis eĉ jam:
Ni premu gardante la manojn al koroj,
Ne lasu, ne lasu la senton de Am'!

Se tranĉas sin mem la Homaro per glavo,
Ni kriu tra ĝemoj, dentgrincoj kaj ve':
La Amo: la Pravo! ĝi estas la Savo,
Ĝi estas la Beno, ĝi estas Kre'!

Ĝi estas radie brilanta lumturo
En skua, detrua ciklono de mar':
Ĝin sekvos, aŭ en ĥaoso, teruro,
Abismo pereos la tuta Homar'!

Kaj estas la lasta moment' por elekto,
Kaj por la decido pri l' propra destin'!
Al Vivo kondukas la unu direkto,
Kaj gvidas la vojo alia al Fin'!

Homar', ĉu la veo ne estis sufiĉa?
Ĉu volas vi ĉeson de ploro kaj ĝem'?
Al alto serena, al ĝojo feliĉa
Jen vojo, Homaro! Ho, amu vin mem!

Kaj tiam sub pompe festantaj festonoj
Solenaj fanfaroj kun ĝojharmoni',
Kaj gorĝoj muĝantaj de hommilionoj
Anoncos alvenon de l' Lando de Di'!

(1922)