Donaco

Ho kara, mi ne povas al vi doni
Juvelon, oron, koron sendoloran.
Nun larme vian frunton, la marmoran
Per dorna kron' de am' malĝoja kroni.

Ho, sciis mi en brila ĝojo droni,
La lipoj havis ridon orsonoran,
Sed mian ridon: sonorilon oran
Forĵetis mi, ĉar ĝin disrompis oni.

Ne tuŝu ĝiajn rubojn, ho aminda!
Cinika voĉo de l' rompita rido
Timigus vin per bruo raŭke tinta,

Sed, jen, ĉi perloj, en konstanta sido
Sur okulparo mia ĝojo-blinda,
La viaj estas. Prenu kun konfido.