Duope

La brakojn mi etendis vaste, vaste for,
Por ĉirkaŭpreni Teron kvazaŭ ekvator'
Kaj post la arda kaj aŭdaca brakosving'
Fermiĝis mia ame prema brakoring'
Kaj vin ĝi kaptis, vin ĝi ringis, sole vin,
Kaj vin ĝi gardas, lulas, vartas, Amatin'.

Mi vin atingis, ĉirkaŭringis, kien plu?
El senelira rondo de l' individu'
Mi ĵetis min al la Amaso kaj Tumult',
Por serĉi fandan savon en la svarma Mult'.
Mi ĵetis min en varmsoifa, trema nud',
Sed min repuŝis frosta ŝelo de testud',
Kaj erinacaj dornoj kaj rigida mask'.
La vangoj brulis pro la honto de fiask',
La koro sangis. Dronis la ekstaza cel',
Kaj nur vi restis, mondvalora Bagatel':
El la amara Multo restis dolĉa Du',
Unika, sankta, animforĝa, sorĉa Du'...

Eterne jam mi trinkas kaj soifas vin.
Ĉu do mi amas vin? Ho ne, — mi vivas vin,
Mi vivas nin. Ni dancas en eterna lul':
Atoma par' de nerompebla molekul'.
En mondfluido plena de amara sal',
Jen ni: komenca molekulo de kristal',
Kaj ĉio, ĉio, jen, kun diamanta bril'
Metiĝas ĉirkaŭ nin! Kaj kun facetoj mil,
Kolorojn ravajn radiante en dispers',
Kreiĝas ĉirkaŭ ni kristala Univers'!