EfemereI.Eternon mi balbutas, senlimon, ho Mistero!Stelnebuloj en mi tordiĝas astroj kuregas atomoj en mi dancas eternan rondodancon de l' gaja materio. La mondon mi spegulas kun brilo ekstaza kun scio triumfa la mondon mi spegulas... aŭdu, homoj! Nenio sen mi — miaj okuloj donas koloron al floroj formon al kristalo zigzagan teruron al fulmo miaj oreloj donas trilon al birdoj melodion al streĉita kordo tondran muĝon al Niagara de mia lango ricevas aromon fruktosuko amaron galo dolĉon lipoj kisantaj mi sentas en la mondon parfumon fetoron, pikon de dorno, glatan glitan dolĉe incitan veluron de haŭto virina: kvin sensoj kvin buŝoj manĝas por mi la mondon: senvivan senestan ĥaoson por ke mia cerbo transformu ĝin en la brile klaran mondon kiun mi vivas per ĉiuj fibroj spegulas per ĉiuj vibroj — ĝis la spegulo rompiĝos post mi nenio antaŭ mi nenio sed en mi mondoj kaj mondoj kaj mondoj la lumradio honte postrestas mian penson preterkuregantan ruĝajn violajn oranĝajn sunojn kaj nigrajn glob- gigantojn — blindajn vagulojn de l' Spaco... ... ho, mia penso, belege freneza sago kiun mi pafas en la malhelbluon de l' Nokto, ke ĝi flugu meteore kaj kun fajre triumfa ekbrilo anoncu ĉe l' sojlo de l' Senfino: Jen mi sendita de homo! Ho festo majesta mistera volupta: konscii senci la mondon senlimon balbuli eternon; la mondon plezuri dolori vastiĝi trans limojn de l' korpo, kaj voli sin verŝi tra l' Spacoj kaj Tempoj kaj tiam... ve... tiam ekscii ekscii subite kun frosto en spino konscii rekoni la murdan taĉmenton de l' Tempo la flavajn muelajn momentojn kiuj venas vice seninterrompe nerezisteble ĉiam kun sia nerimarkeble malrapida certa nepra maĉe muelanta detrua potenco. Ho terura aro mortiga sinmortiga, momentoj ; neeble vin kapti vi pasas for glitas for neeble vin fiksi nereporteble vi pasas kaj ĉeestas pasas kaj ĉeestas mezuras vin horloĝo, ĝi rustiĝos kaj haltos mezuras vin pulsbato de homoj, ili mortos kaj mortos kaj mortos ankaŭ la lasta homo tera kaj super la senfina tolo funebra de glacio kaj super la nudaj rokoj de la skeleto d l'Tero kaj super la ĥaoso de sunsistemoj karambolintaj vi pasas kaj pasas kun egala senĉesa senindulga ritmo ho mizero! Senlimon mi balbutus eternon eternon trezoron unikan mi havas, vivon senton konon konscion amon kaj perdiĝas; la trezoro mizere, disfluas forglitas malaperas en via senkompata sinsekvo, malicaj enviaj momentoj trompaj donacantoj el kiuj unu rabas kiun la alia donis kaj inter kiuj mi vidas image la momenton nigre vualitan kiu la vivon mian vivon, bole pulsantan sukon eltordos kaj verŝos en koton. Kun certeco nepra ĝi venas kun certeco senindulga ĝi proksimiĝas en la vico kaj ĉiu falanta momento ĝin tiras post si per salteto neeviteble senĉese senĉese. Ho! se mi povus kapti iun, tiun ĉi aŭ tiun ĉi... neeble!... ili pasas kaj pasas... jen unu... jen unu... jen unu... kaj kvazaŭ mia sango elgutas laŭ takto ilia kaj mi senpove atendas la falon de ĝia lasta guteto. II.Momento... momento... momento...sangguto... sangguto... sangguto... malfeliĉa malŝparulo mi disipulo sub trudo ĵetas mi ŝutas mi perdas mi for mian havon ununuran, dentgrince gardatan trezoron la Vivon kies oro ŝanĝiĝas neeviteble je moneroj senvaloraj: momentoj forfluantaj el la manoj mizere... ĉu ne eble helpi do ĉu ne eble spiti do kia freneza sopiro travibras mian spinon, kovras la frunton per la frosta ŝvit' de malespera fortostreĉ' ho se mi povus ekstari fortike kontraŭ la monotona muelrad' de l' Paso kapti momenton fine firme trudi ĝin havi ĝin scii ĝin mia disstreĉi ĝian daŭron je eonoj kaj en beata frenezo plenŝtopi ĝin per sentoj pli potencaj ol sunfrakasaj steluraganoj de l' kosmo ol materidetruaj eksplodoj de atomoj sentempe sendaŭre senpase deskuinte la ĉenojn de l' tirana Temp' por sola sola eterndaŭra momento etendi min jubile tra la surdaj universaj senfinoj bori min ĉiopove en la plej kernan kernon de la obstine malluma Materio kaj danci ĉirkaŭ kerno atoma dolori la sopiron de gravitantaj korpoj amon malamon de ionoj vibrigi eteron magnete lume elektre dormi vivon en semoj disvolvi en maja verdo konscii en cerboj planti triumfe de globo al globo kaj kiel ekstaza harmonio de scioj kaj sentoj kaj voloj ekŝvebi kiel ciklono de sentoj ekŝvebi kiel animo konscia spirito plenumiĝinta senco kompleta de neesploreblaj leĝoj universaj... egale se poste sub pezo kolosa de neesprimeblaj revelacioj en tiu ĉi eterna momento sentempa sendaŭra senpasa tenanta eonojn senfinojn energiuraganojn kaj anim- miriadojn sennomajn senlimojn de spacoj kaj vivoj kaj sentoj egale se poste mi falos per fulma frapo de fortoj tro fortaj por homo de konoj tro brilaj por homo mi falos senspire senvive — — — — — — — — — — kaj poste do dancu atomoj stultan dancon de l' stulta Materio — kuregu vojon sensencan stultaj sunoj blindaj globgigantoj de l' Nenio tra l' Nenio en la Nenion: jam spegulo ilia rompiĝis en pecojn fulgajn jam bildo ilia viŝiĝis por eterne jam senco ilia mortis fandigis en polvon... |