Ekstaze

... sed nun mi deŝiras la drapirojn violkolorajn
la palajn psalmojn forŝiru, forportu la vento
mi elpaŝas el mi mem, ne estras plu
la Morto mian korpon mia pulmo
spiregas en la Unika ĉio de eterne
por eterne mi kune kliniĝas kun arboj en vento
frapetas kun pluvogutoj en polvo
kuregas kun sovaĝcikorio ridegas kun rozo vipera
      sur kampoj
kun sirenoj mi veas en matenoj nebulgravedaj
en fajreroj elektraj mi saltas
turniĝas sur rimenoj de svingradoj
kaj en la elŝiriĝintaj furiozaj ventoj
galopas mia volo la volo eterna
jen tie ĝi muĝas en fluo glacieja, murmuro kolera
      de printempaj riveroj
en fulmira lumo, burĝonoj ekkrevantaj
en sopiro eterna de la falanta ŝtono
en konvulsioj de la kreanta volupto
kaj en la kune sonantaj gorĝoj, kune svingitaj brakoj
en la terura atako de la amaso ekirinta al celo
en cerbkonsuma peno de genio antaŭ konfuziĝintaj
      vojoj
en fajro, en tempesto, en sunbrilo, en cerbo
en la kuro eterna de la Vivo eterna tra la Spacoj
      eternaj
            ho mi
      mia transvastiĝinta memo
senpersona, konscia, giganta, ununura Vivo
en vejnoj miaj bolas mem la Suno
en la piedoj saltas la kara suk' de l' Humo
ho mirinda arbaro de homoj!
      inter brakoj etenditaj branĉiĝas miaj brakoj
kaj sur miaj fingropintoj ekkrevas la ruĝa burĝono
      de l' feliĉo!