Freneze

Batas marŝan tamburoj
de Frenez' en mia animo
hola! tiklas la plandojn Senlimo
por vojo ebria, ĉevalidaj ekkuroj
tondras la marŝo — trude
mi saltas de l' putrinta pajlo
de sindorlotaj sentoj
mi kuras mi flugas — nude
en la frapanta hajlo
en la ŝirantaj ventoj
sovaĝe
mi ĵetas min al vi kontraŭvizaĝe
homoj!

Ho abomenaj gnomoj
plektas barilon senripoze
ĉirkaŭ via kor'
vekiĝu vekiĝu! furioze
ĝin ŝiru! hej! ĝin ŝiru for!
fi — acidiĝinta kaĉo de sentoj siropaj!
fi — mucidaj trofeoj de memoj ekskluziv-unuopaj!
fi — dorlota varto
de l' propra mirinda umbiliko!
ekstermon ĝis radiko
al la Aparto!

Mi batus per pugno rabia:
frakasi la volbojn
sub kiuj en marĉo glacia
putro abomena, sango glita
vi sidas — trupo damnita
per vento mi vipus viajn vangojn
kaj rulus lavangojn
sur la frostotremajn korpojn
kaj lafriverojn inunde
por veki vin brulvunde
mi skuus vin per terotremo
el la dormo inkuba
de via mucida ruba
fragmenta sensenca memo!

Supren frat'
por lasta murdo-bat'!
la akra
fratmasakra
glav'
malpia
sangebria
klingo de praav'
nun frapu tra l' glacia krusto
de via propra brusto
mortigu vin!
la blindan beston murdu en la sin'!

ho blindaj bestoj: malamo murda
intereso surda
envio dentgrinca memamo pesta
kaj la stulta kokokresta
fiero
vantaj
grasiĝantaj
per la homa mizero!
ho krimoj krimoj krimoj!
per kia benata kruelo
elŝiri ilin el la animoj?
per kia funelo
verŝi en ilin el ardaj eliksiroj
de majeste sensencaj sopiroj
de febraj novaj kantoj scioj ĝojoj ekiroj
de novaj miroj
en ĝojkria konsterno!

kaj sub la eterno
kiel frapi vin per la teruro
de la envia Naturo
kun kiu ni batalas
ĝis ni ekpalas
kaj falas
sur liton de Morto
kiel kunforĝi vin per la komuna sorto?
kiel infanon al infan'
forĝas uragan'
kaj inundo
kiu sur la ĉambra fundo
per malpura ondo-rulo
jam al la angulo
glitas
kie la kompatindaj kunpremitas
de timo glacia!

ho koro mia
pro veoj ne lacu
ho voĉ' ebria
singulte ne agacu
sur mia lango
muzikon ŝaŭmantan mi volas, ho sango!
animo! disigu per ŝiro
la franĝojn violajn
de l' dolordrapiro
kaj ride reflektu konsolajn
freneze belegajn lumbildojn de sorĉvido
kun dolĉpromesaj sanktaj mistifikoj
al la damnitaj sklavoj de Rapido
ho fratoj-malamikoj
ekvidu ekmiru ekardu
rigardu!

Nebuloj ŝiriĝas printempo alarma
verdon frenezas kampoj per spiro mia varma
parojn de ĉirkaŭpreno
mi rulas sur ilin en la kokokria mateno
la ĉiel' pro ridego bluiĝas, ridegas la ventomurmuro
kaj novaj eternaj vivoj ekiras sub ride benanta
                              Lazuro...
Tago
sub flago
laborarmeo
ekiras por kreo
potenca ĝojspica
ne konanta obstaklojn
kun kaprica
plezuro miraklojn
faras sentrude
lude
la sankta sensenco
de l' homa senpacienco —
en marmorhaloj fabrikaj
ĉirkaŭ komplikaj
sistemoj de radoj
ĝojkantaj ridantaj kamaradoj
la sklavajn
homsavajn
maŝinojn direktas rigarde
kaj arde
jubilas pri la riĉbenitaj fruktoj
de homaj pensoluktoj —
eterne dimanĉa amaso
plezuras en ĉaso
de l' libelo
de l' Belo —
jubilo de festoj
orkestroj
klakmuĝo de standardoj
kanto de bardoj
radsusuro
kuniĝas en sankta murmuro
flutanta
kvazaŭ dolĉaj turdokveroj
vetkanta
al la feliĉa muziko de l' Sferoj
sur verde kadritaj arĝentoj de kampvojo
senfinaj procesioj de Ĝojo
psalmas sonore
kaj ridas kore
vizaĝ' al vizaĝo, anim' al animo
sen limo
la koroj interpulsas
impulsas
la trovita lumo
de amo
por nerompebla ringo de brakumo
en nova kaj eterna sin' de Abrahamo
ho ĝojo ĝojo ĝojo — infanoj en vestoj blankaj
per ringe saltaj dancoj dankaj
dankas vivetojn siajn al la Tero...

Vespero
manoj levitaj alte
ekzalte
flagas en la vespero ruĝa
kaj muĝa
ĝojkri'
dankas sanon
silkon panon
poetnon kaj vinberon

kaj mi
dum Universa Festo
kun mortbrakuma, mondbrakuma gesto,
ebria ekvatoro, ĉirkaŭprenas la Teron.