Himno de amo

Ho, ardu la koro en flamo,
Ĝin hardu la fajro de amo
Por granda kaj sankta fervor',
Kaj sonu la voko tra l' mondo,
Ja vane, sen kora respondo,
Jam certe ne sonos ĝi for.
Ĝis kie sin la firmament'
Etendas stelradie,
La fajron de la Nova Sent'
Jam koroj gardas ĉie.
Ho, sankta fajro! Per via varm'
Sekiĝos la fonto de sang', de larm'!

Kaj estu la amo fortika,
Ne estu ĝi brulo salika,
Dronanta en marĉo kun sven',
Ĝi estu kreanta potenco,
De l' vivo brilanta esenco,
Flagranta por savo, por ben'!
Plenigu ĝia flam-inund'
Mizerajn terovalojn,
Kunfandu korojn, kiel fund'
De forno la metalojn,
Ĝis tra la mondo el unu kor'
Eksonos triumfa jubilsonor'!

(1922)