Jam kreskas la semo!

(Je l' memortago de Zamenhof)

Kun festa brul' en koro kaj okul'
Ni rompu muton de la tagoj grizaj,
Kaj ĝojsonor' de solenanta ĥor'
Anoncu finon de la tempoj krizaj!

La glora sem' ne kun timema trem',
Sed kreskas jam kun grandpromesa forto!
Trans mont' kaj mar' etendas sin sen bar'
Por ligi gentojn per potenc' de Vorto.

Sed antaŭ ol la verda fratpopol'
Ekĝojas pri la Estonteco flora,
La frata gent' kun la malnova sent'
Sin turnu al memor' de viro glora!

Li estis vir' stampita de sopir',
Vidanto estis en la mondo blinda.
Kaj la sopir' per sia akra ŝir'
Instigis lin por faro admirinda.

Per batalil', mortigoj mil kaj mil,
Herooj brilaj regis jam sur tero,
Li estis pli: la Amon portis li,
Armilo lia estis sinofero.

Ho, milda kor', sed arda pro l' fervor'!
De kie prenis vi la forton spitan,
Ke vi en sol' eĉ malgraŭ ĝia vol'
Elsavi provis mondon malbenitan!?

Nek mok', nek rid', nek stulto, nek perfid'
Malhelpis vin en laborad' modesta.
Ho, hom-amant'! ne en fiera vant',
Sed en sufero estis vi majesta!

Ja en labor' la trostreĉita kor'
Rompiĝis antaŭ la triumfa celo,
Sed ĝia ve' el Mondo de Pere'
Sin svingis alten, supren ĝis ĉielo!

La tomba sin' nun enfermanta vin
Por la adeptoj estas sankta templo,
Kaj por pilgrim' alflugas la anim'!
Inspiru ĝin, ho Majstro, per ekzemplo!

Ni sekvos vin, ĝis kiam venos fin'
Al mondkonfuzo, al terura farso,
Kaj via stel' per sia verda hel'
Paligos ruĝan lumon de la Marso!

(1920)