Kanto de vagabondo

La polv' sur mia plando:
Jen estas mia lando.
Kaj lito mia: ĉies ter',
Kovrilo mia: la vesper'.
Birdar' al mi deĵoras
Per amuzanta ĥor',
La nuboj min priploras,
Se tuŝas min dolor',
Hej, hola! Kia granda ĝoj':
Facila vag' sur landa voj'!

Mi vagas preterfluge,
Sencele kaj senjuge,
Kaj al knabino, al amik'
Neniam ligu min radik'!
Radiko ja profunde
Penetras en la ter'
Kaj ĝi ŝiriĝos vunde.
Ni ŝparu pri l' sufer'!
Hej, hola! Kia granda ĝoj'!
Ensola vag' sur landa voj'!

En blu' de malproksimo
Sin banas la animo,
Dum inter prema ĉambra lim'
La koron kovras ranca ŝim'.
Filistro-invalido
Do putru en la niĉ'!
Mi saltas el la sido
Kriante pro l' feliĉ',
Se vokas min por granda ĝoj',
Por nova vag' la landa voj'.

Ĉu lumas sort', ĉu nigras,
Mi prifajfante migras.
Kaj kiam kontraŭ la stomak'
Malsato venas por atak':
Dum la stomak' eksonas
Grumblante, kun riproĉ',
Mi primon fajfe donas
Al ĝia basa voĉ'.
Hej, hola, kia granda ĝoj',
Eĉ la malsat' sur landa voj'!

Kaj se pleniĝis listo,
Kaj venos la Falĉisto:
Post mi edzino kaj infan'
Ne ploros orfe kaj sen pan':
Mi falos en la neĝo:
Adiaŭ, bela vag'!
Kaj la primorta preĝo
Nur estos korva grak'.
Anoncos poste hunda boj'
Kadavron sur la landa voj'.