Kiel la infano...

Ho vivo, min lacigis via vojo.
Suferon veran
Ne povas al mi doni jam malĝojo.

Se la dolor' sur mia brust' genuas,
Mi laŭte ne ekveas.
Mi kutimiĝis al ĝi, mi enuas.

Ho, vivo, sen ribelo kaj ĉagreno
Mi vin trenadas:
Kaptito trenas ŝarĝon de l' kateno.

Se brilas ĝoj', mi ĝin kun spleno spita
Rigardas, kvazaŭ
Ornamojn de l' katen' la hom' kaptita.

Jes, vivo, min lacigis via vojo,
Korpuŝon veran
Jam donas al mi nek malĝoj', nek ĝojo.

Mi estas pri vi, kiel la infano
Pri la ludilo:
Li ĝin enuas, ĵetus for el mano,

Li ĵetus for. Kaj, tamen, se ĝin oni
Forpreni volas,
Li ploras, veas kaj ne volas doni.