Kio estis

Ho kio estis, kio?...
Ni restis solaj kaj la melodio
De via voĉ' ŝiriĝis... jen ekpalis,
Jen ruĝis viaj vangoj... survualis
Nebul' okulojn viajn... malrapide
Vi fermis ilin... febra brul' avide
Ekmordis viajn lipojn... vi sufere
Kliniĝis al mi kvazaŭ sinofere...

Jen estis ĉio. Grincis pord' subite.
Kaj ve, sveninte, ĉe la kor' trafite
Defalis birdo sankta: ĉi Minuto.
Kaj ho, el ĝia sango granda guto
Nun falis al la mez' de mia kor'.
Kaj tie brulos ĝis la mortohor'.