KELKAJ KLARIGOJAŭdaca riskemega, trokuraĝa.Baŭmi obstinstariĝi (ekz. ĉevalo). Beata feliĉa (prec. en religia senco). Damni kondamni je infero. Disipi malŝpari. Dura malmola. Fekunda fruktodona. Gapi rigardi absorbiĝinte. Heni ĉevalbleki. Hordo senorda trupo. Ilmarinen finna heroo mita, la forĝinto de la ĉielarkaĵo. Jubili ĝojkrii. Kalev prapatro de la finnaj herooj. Kantelo liuto, kreita de Vδinemφinen. Langvora malstreĉiĝinta korpe kaj anime. Lasciate ogni speranza, voi, ch'entrate (Forlasu ĉiujn esperojn, vi, kiuj enpaŝas; Dante) Surskribo de l'Inferpordego. Masakri amasbuĉi. Obstaklo malhelpaĵo. Plumpa malgracia, maldelikata, maleleganta. Sampo mirakla muelilo de abundo, kies konkeron rakontas la Kalevala. Saimaa la finna lago-mondo. Senso sentorgano. Stumbli faleti, falpuŝiĝi. Suomi Finnlando. Ŝminko vizaĝŝmiraĵo. Taŭzi tirskuante malordigi, mistrakti. Tempesto furioza vetero. Tepida varmeta, malvarmeta. Vδinemφinen ĉefheroo do Kalevala, la eterna kantisto, kreinto de l' kantelo. Vito danco de (sankta) Vito konvulsia malsano. Wallinkoski grandioza akvofalo en Finnlando, malsupre de la Imatra. |