Kongresa prologo

(Oxford)

Ekflugu, kanto! portu sur flugiloj
La vagajn veojn, flugu al ĉiel'!
Kaj vin baninte en eteraj briloj,
Reportu iom da ĉiela bel'.
Kiel mielon portas la abel',
Alportu dolĉon de Espero flata
Al koroj, kiuj por majesta cel'
Entuziasmas kun batado frata:
Por granda mondkompren' benanta kaj benata.

La pac' ne portis por ni paradizon.
Milito ĉesis, sed ne — la Malben'.
La mond' suferas kataklisman krizon,
Mizero hurlas lupe, kaj Ĉagren'.
La ĝoj' mem estas nur narkota sven'.
La mond' malsanas, kvazaŭ korp' ŝirita,
Kies partetoj, kun senorda pen',
Nur konvulsias en barakto ŝvita,
Ĉar mankas kunlabor', ĉar mankas gvid' spirita.

La mond' malsanas, sed ĝi sani volas.
Ho, kie estas por ĝi la balzam'.
Jen, bonaj koroj, bonaj cerboj bolas,
Por ĉi balzamon fine trovi jam.
Nun flagru brile ankaŭ nia flam'!
Kaj se nin oni mokas »stranga sekto«:
Ni estu do la sekto de la Am',
Ĉar Amo: jen la vera vojelekto!
Sub signo de Esper' ni marŝu en la Rekto!

Espero, jes, Espero, ĉiam ree,
Kun forta spito, kaj kun spita fort'.
Espero vivas, vibras senperee,
L' Esper' pli forta estas ol la Mort'!
Jen, prete staras nova packohort':
Heroldoj de la Lingvo, por fermentojn
De Amo ŝuti per instrua vort',
Por semi vortojn kaj rikolti sentojn:
Biblie: iri kaj instrui ĉiujn gentojn.

Jen la evento granda de la jaro.
Saluton, Kanto, al la brila Fond',
Ke vigle varba apostola aro
Ekiras migre tra la tuta mond'.
Potence kreskos Familia Rond',
La Lingvo Frata, ĝiaj dolĉaj sonoj
Inundos ĉien per triumfa ond',
La Forta Vok', en ĉiuj regionoj,
Resonos en la kor' de junaj legionoj.

Ĉeestas ĉio por esperi firme,
Ne povas velki jam la granda Verk'!
Se l' semon tenas junaj koroj ŝirme,
Elkreskos el ĝi mondombranta kverk'.
Nur vartu ĝian verdon kontraŭ velk'
La roso de la Amo ĉiopova:
Ja venke flugos supren el la ĉerk'
La sankta sent', malnova, tamen Nova
Sento de granda kor', la sento Zamenhofa!

(1930)