Kongresa Runo

(Helsinki)

Vokas voĉ' de Väinemöinen,
Vibras vok' en vaga vento
Kaj ĝin muĝas malproksimaj
Montoj, maroj murmurantaj.

La potenca praa patro
De la kantoj karesantaj,
La bravulo kun la brila
Balaanta blanka barbo
Kaj ĉe l' koro kun kantelo,
Kies kordoj sorĉe sonas,
Ravon semas en la sinoj:
Väinemöinen vekiĝinta
Vigle, veke, varbe vokas,
Logas li al land' de l' lagoj
Festi kun la filoj frate.

Vibras voĉ' en vaga vento:
»Sonĝis mi en sankta sino
De Suomi kaj ripozis
En la revoj, rememoroj
De la idoj inspiritaj.
Sed min vekis vok' de l' Tempo,
Min el muska tero tiris
Sorĉaj sonoj sonorantaj.
Miri venis mi miraklon:
Patrolingvon de la Mondo:
Lingvon, kiu liutsone,
Lule ludas sur la lipoj,
Flate, flustre, flirte flugas,
Dolĉon donas dorlotante,
Muĝas kiel mar' majesta,
Kun titana tono tondras:
Ideala, inda ilo,
Instrumento konkuranta
Kun la kordoj de l' kantelo.

Miri venis mi miraklon:
Fabelforton fepotencan,
Kiu tegas tutan teron
Kaj por arda amo armas,
El la disaj, dividitaj
Gentaj grupoj glore formas,
Fandas fratan familion,
Ravan rondon sub radioj
De l' eterna esperstelo.
Ege eĥu elementoj,
Resonadu regionoj
Vekan, vokan, varban voĉon
De la nobla nova sento!

Am-armeo! Amasiĝu!
Armu vin per arda amo!
Festu frate kun la filoj,
Kaj sen laco laboradu!
Luktu firme, fajre, forte
Kaj sufoke kaptu kole
Tiun urson ulno-ungan,
Monstron de la Mortolando,
La militon malicegan.

Kreu kuna konstruado
Novan sanktan, savan Sampon:
Mirmiraklan muelilon
Por mueli la malamon,
Kiu mondon monstre mordas.
Fine idoj inspiritaj,
Kiel iam Ilmarinen,
Forĝu firman firmamenton,
Ĉiujn ĉarmojn de l' ĉielo,
Dian pompan mondpalacon,
Pian pacon paradizan,
Kun la dolĉaj di-donacoj
De l' fabela feliĉego...«

A1 la lando de mil lagoj,
Muskaj montoj murmurantaj,
Vetflugante kun la vento
Vokis voĉ' de Väinemöinen.

(1922)