Korojn  supren!

Ho, kavaliroj de la Nova Sent',
Ni ekbruligu flamojn en la koroj,
Flugu de kor' al kor' tra l' homa gent',
Flugu la flagre festaj fajrofloroj!
Ĝemas mizere, en mallum' dronante
Tuta homaro sub malbona sorĉ',
Brilu do por ĝi ĉie, lumdonante,
Koro flamanta, kiel gvida torĉ'!

Ho, kavaliroj de la Pentekost'!
Lukti ni devas en bataloj multaj,
Jen malamikoj: la anima frost',
Blinda malam' kaj miskomprenoj stultaj.
Veoj alarmas por batal' benata,
Grandaj mizeroj vokas nin por arm':
Jen la armiloj: la laboro frata,
Brakoj brakumaj, kaj la kora varm'!

(1920)