La renkonto de kantoj

Prologo por la finna literatura vespero
de hungaraj esperantistoj

En nebula temp' fabela,
Vetrajdante kun la ventoj
Rune ĉasis kun pasio
Sur la stepoj de Azio
Finna kaj hungara gentoj.
Por ĉevaloj freŝa herbo,
Por ĉasantoj bela cervo
Kreskis en la kampo riĉa,
Post fortuna ĉasofino,
Ĉe l' ĉevalo-lakto-vino
Gaje sonis kant' feliĉa.
La komuna kanttrezoro
De la finno kaj hungaro
De la koro al la koro
Flugis ĝoje kaj sen baro.

En nebula temp' fabela
Kun teruraj pugnobatoj
Nin disĵetis dura sorto.
Finnojn al la frosta nordo,
Kaj hungarojn al Karpatoj.
Vi en lando de mil lagoj,
Land' belega, sed malriĉa,
Kun la ŝvito de ses tagoj
Luktis por la pan' sufiĉa.
Ni en mortdanĝera pordo
De orient' kaj okcidento
Ĝemis, kiel nuda bordo,
Frapojn de kruela vento.
Ambaŭ gentojn ĝoj', doloroj
Dum jarcentoj riĉe trafis.
Kantoj ĝermis, kiel floroj
El la ter', se sang' ĝin lavis.
Sed ho, kant' de unu gento
Por alia: sen kompreno.
Forfermita restis sento
Per la peza lingva ĉeno.
Sentojn de la kanttrezoroj
De la finno kaj hungaro
De la koroj al la koroj
Flugi, ve, malhelpis baro.

Ĉu mirakla temp' fabela
Estas nun en niaj tagoj?
Jen, kunvenas la du gentoj
En la kor' kun novaj sentoj,
Sub la verdastelaj flagoj!
Jen, kun amaj ĝojmienoj,
Kun varmegaj ĉirkaŭprenoj
La parencoj sin rekonas,
Jen, defalas peza ĉeno
De l' turmenta nekompreno
Kaj denove kantoj sonas:
La naciaj kanttrezoroj
De la finno kaj hungaro
De la koroj al la koroj
Flugas ĝoje kaj sen baro.

(1921)