Maja idilio

En la verdon venu, kara,
La reto foliara
Ornamos vin per punta sunradi'
Kaj sternos la herbaĵo
Laŭ via flirta paŝo
Tapiŝon silkan, ho amata vi!
Interkroĉinte manojn, ni ilin ekbalancu,
Ni ludu nun infanojn, ni ludu, kantu, dancu!
Ĉu vi vidas, ke ridas maja bril',
Sun-oro, sonoro, gaja tril'!
Hararon vian danda vent' karesas kaj konfuzas.
Ne ridu pri la stranga sent', sed ĝin mi ekĵaluzas.
He, vento vanta, aroganta, la mia estas tiu or'!
Ĝin mi sopiris, ĝin mi akiris, sinjoro Vento, manojn for!
Ho, kara, pro la ŝerc' vi ridas kun kora sonora, arĝenttril',
Pro l' voĉ' en mia kor' eksidas la dolĉa, la sorĉa maltrankvil'.

Ĉu sentas vi la vibron
Penetri ĉiun fibron?
Hejho! La doloro mensogas!
Hejho! Nin printempo allogas!
Allogas nin Maj',
Por rido, por gaj',
En sinforgeson ebrian...
Ni ekkantu do kanton ĝian:

      Printempo, briltempo, jen venas pareto:
      Infanoj kun manoj tenataj por peto.
      Do donu trezoron:
      De l' suno la oron,
      Arĝenton: torenton kun brila ŝaŭmĵeto.

      Serenan veluron de blua ĉielo
      Kaj plenan purpuron de roza mantelo
      Kaj perlojn de roso
      En milda ripozo
      Sur arbo, sur herbo, por festa juvelo.

      Kaj donu profundan spegulon de lago
      Kaj donu abundan regalon per frago,
      Monduman parfumon de violoj, timianoj,
      Respektan branĉzumon de la arboj-korteganoj,
      Ke estu brilanta kastelo la arbaro,
      Por ni: por belkanta, beldanca reĝo-paro.

Printempe potenca estas la koro
Kaj ĉiopova estas la dezir'.
Jen, sin jam klinas al ni por enir',
Branĉaro sunluma: la pordo el oro!
Sub ĝi ni tramarŝu: estrino kaj estro!
Ho, aŭdu! ekzumas la venta orkestro
Kanteton kun milde karesa sonor',
Flugintan el nia infanrememor':

      Iru, iru,
      Tra la pord' el oro,
      Diru, diru,
      Kiun amas koro.
      Dancu, saltu,
      Sed ĉe ŝi haltu,
      Kisu, ĉirkaŭprenu,
      Dio vin kunĉenu!
      Brulu ĉiam am' en
      Viaj koroj, amen!

Jes ja, vokas la zum' nin al ama brakum',
Ni obeu, ho kara, al voko!
Jen la ardo sur lip', tamburado sub rip',
Jen en brusto la dolĉa sufoko,
Do venu, ho ven... ho ve!
Al Majo kia malobe'!
Virineto malica kaj spita,
Jen, vi kun petolado incita
Vin forŝiras el ĉirkaŭpren'!
Kiel orfe sopiras la brakoj
Etenditaj por dolĉaj atakoj!
Inter ili doloras malplen'...
Kaj kun rido tiklanta vi kuras,
Via jupo incite susuras,
Kaj la dolĉaj pometoj de l' sino
Sin streĉetas sub bluza muslino,
Kiu ŝvelas en freŝa ventspir'...
Sub ŝarĝo de l' sopir'
Mi stumble nun ekpaŝas, haltas.
Kapreole vi kuras kaj saltas,
Vin jam kaŝas folia drapir'...
Helena! Helena! Hej! Hola! Hej! Kie?
Sed branĉlabirinto vin kaŝas envie!
Respondu, respondu, Helena!
Nubiĝis la koro serena,
Kun ĝemo kaj premo de amnostalgi'
La koro, la koro sopiras al vi,
Al vi, ho hejmo de mia kor'!
Ne kaŝu vin, ne kaŝu for,
Ĉar tuj mi ekploros infane...

Nur la eĥo respondas min: »vane«...

Sed vi ne ekridas resone.
Ĉu vane do, vane? Nu, bone!
Se vi ne aŭskultas pri pet',
Do moke: naiva, infana kantet'
Vin logu el nest' foliara...
Rezistu, se povas vi, kara!

      Heliketo, heliket',
      Vin elvokas mia pet',
      Belan helon donis Dio,
      Brilas ros' en sunradio,
      Vokas bona, eta hom',
      Venu, venu el la dom'!
      
      Heliketo, heliket',
      Jen mi venis kun paket',
      Estas en ĝi dolĉo, bono,
      Kaj mielo kaj bombono,
      Piro, pruno, ruĝa pom',
      Venu, venu el la dom'!

      Heliketo, heliket',
      Ne minacas ŝtonoĵet',
      Nek en puton mi vin ĵetos,
      Nek per vergo vin frapetos,
      AMO estas mia nom',
      Venu, venu el la dom'!

Nek tie, nek tie, nek tie, do kie?
Mi serĉas kaj serĉas kaj serĉas ebrie.
Jen, rido, jen, kraketa bru',
Vestblanko tra branĉara tru',
Helena! Hej! Ne ludu plu!
Nin baldaŭ kovros la vesper'!

Kaj la eĥo respondas min: »esper'«...

      Venton serĉas velo,
      Sunon la vinber',
      Floron la abelo,
      Maron la river',
      Flamon serĉas la tineo,
      Por plezuro kaj pereo,
      Sinon serĉas sin',
      Kaj mi serĉas vin!

Jam mankas sola paŝo,
Jen blankas vi en kaŝo
Sur dika mola musko
Sidante en embusko.
Jam sola branĉo kovras vin,
Per mano mi forŝovas ĝin,
Kaj mi trovas vin!

      Ŝafideto, ŝafidet',
      Vana estis panja pet',
      Vi enuis la ŝafaron,
      Vi sopiris trans la baron.
      Panjo diris: Ve, ve, ve!
      Pentos vi post malobe'!

      Ŝafideto, ŝafidet',
      Vi forkuris en sekret',
      Dum vi vagas for de l' trupo,
      Sur la voj' jen venas lupo.
      Lupo diras: Mu, mu, mu!
      Jam neeble fuĝi plu!

      Ŝafideto, ŝafidet',
      Kiel fiŝo en la ret'.
      Lup' soifas vian sangon,
      Ĝi jam mordas vian vangon,
      Kaj vi diras: Ho, ho, ho!
      Kara lup', ne mordu tro!

... Hej, nun mi kaptas vin en sido!...
Sed... ve... mutigas venka rido...
Ho ve, ho ve, vi al ŝafido
Jam ne similas, jen, ungoj ekbrilas
Kaj fulmas okuloj kun verdaj ekbruloj
De sangsoifa senkompat'...
Vi estas kat'!
Ho danger', ho danĝer'!
Eĉ ne kato, sed panter'!
Mi vidas sub gluiga vesto
La karnon malmolan, talion muskolan,
La formojn pompajn de l' reĝina besto!
Kaj dum time mi vin miras en halt',
Via korp' elasta sin retiras
Por salt'
Kaj kvazaŭ diskrevinta ring'
Vi saltas kun sovaĝa sving'...
Teruro!
Plezuro!
Ĉasisto kompatinda, mi,
Kun sufokita kri'
Defalas sen forto,
Do venu mia morto!
Disŝiru koron kun triumf' ebria,
Ĝi estas ja la via!
— — — — — — — — — —
Ĉu mi ankoraŭ vivas, mi morton ne suferis?
Jen, mia koro batas, eĉ, pli ol antaŭ l' ŝir'!
Jen, inter miaj brakoj pantero malaperis
Kaj restis knabineto, ho, kia rava mir'!
Rigardas min okuloj nebulaj pro l' sopir'!

Kaj mortis, tute mortis la atakanta lup',
Kaj estis nur inkub'
La sang-soifaj ungoj kaj dentoj de l' pantero,
Jen, estas ni kolomboj kun dolĉebria kvero.

Ho rozaj nebuloj sur revaj okuloj,
Dorlotoj kaj luloj! Ho, muta aklam',
Ho, kisoj senĉesaj, mil nomoj karesaj,
Ho, ĵure promesaj certigoj de am'!

Ho, spira parfumo, orela ekzumo,
Sufoka brakumo, ardanta proksim',
Baraktas kaj svenas, jam troe plenplenas,
Jam ne plu eltenas feliĉon anim'...

      Ging, gang, giling, galang...
      Kio sonas tra l' aero?
      Ging, gang, giling, galang...
      Sonorilo de vespero.
      Kiel la oleo mola sur sovaĝa ond' freneza,
      Pacon portas voĉ' konsola, voĉo milda, voĉ' karesa...
      Dolĉe ravas nin trankvil',
      Se eksonas arĝenttril',
      Ging, gang, giling, galang,
      De l' vespera sonoril'...

Salutas jam sur firmament' krepuska stelo klara,
Do venu en la freŝa vent' promeni kun mi, kara.
Ni iru, iru brust' ĉe brusto,
Jen, la maljuna kverka krusto
Atendas ĝuste nin,
Ĝi konfidulo nia estu,
Feliĉon nian ĝi atestu
Ĝis sia vivofin'!
Do ĝi orname la nomojn tenu,
Literoj ame sin ĉirkaŭprenu,
Bordere koron ni gravuru,
Tra l' mezo de la koro kuru,
Laŭ pramalnova tradicio,
La sago de la Amo-dio.

Jen, ĉu ne majstroverko?
Eĉ la maljuna kverko
Aprobe ŝajnas kapbalanci,
Ke kaptas min deziro: danci
Kiel triumfaj indianoj...
Do donu manon al la manoj,
Sin turnu amatin', amant',
Laŭ la malnova, gaja kant':

      Turnu, turnu, turnu vin,
      Sorĉa muelrado,
      Brilajn perlojn sen la fin'
      Ĵetu dum turnado!
      Sorĉa rad', vin turnu nun,
      Turnu kun fervoro,
      Por ke iĝu ĝojfarun'
      Lolo de l' doloro.
      Svinge, ringe kaj sen brid',
      Vigle eĥu rid' al rid',
      Man' en mano, vid' en vid',
      Fine — kor' sur koro!

Jam ombroj dense falas, nin ili envualas
Kaj najtingal' signalas kaj lulas branĉa zum'
Kaj vibraj stelobriloj tra densaj branĉdrapiroj
La vojon de deziroj jam montras en mallum'.

      Saluton al vi, Noktpatrin'!
      Vi gardas, vartas, lulas nin,
      Infanoj, ni, al via sin'
      La kapojn klinas fide.
      Vi tuŝas nin per bona sorĉ',
      La Lun', arĝenta via torĉ',
      Nin lum-aspergas ride.
      Ho Noktpatrin', ho Noktpatrin',
      Jen, via lakto estas vin',
      Vi verŝas ĝin, vi verŝas ĝin
      En sankta horo festa...
      Kaj via vino estas kis',
      Pro tiu vin' de paradiz'
      Kordankon, ho Majesta!

Kaj paŝas la nokto, post ŝia mola paŝo
Sterniĝas karese la nigra silktrenaĵo,
Ŝi paŝas kaj benojn ŝi ŝutas.
Ŝin floroj per odoroj, branĉmuro per susuro
Kaj griloj per triloj salutas.
Miksiĝas al la florparfum' la freŝodor' de l' hum'
Kaj, kvazaŭ sur misteraj kordoj obtuze molaj zumakordoj,
Muzikas la mallum'.
Sed tra la mistika sonor',
Trasonas potence la bat' de nia kor' —
Du homoj, atomoj de l' mondo kolosa,
Altiras sin venke tra l' Spaco ĥaosa,
Kaj kvazaŭ du astroj gigantaj,
Delonge solece kaj orfe vagantaj
Sin trovas, kunfrapas, ekflamas en renkonto,
El niaj koroj flagras fajra fonto,
Ke arderuĝe ekbrilegas firmament'...
Jen estas la Moment'!
Ah, ne moment',
Jen haltas por jarcent'
La Tempo, ĉi envia flu',
Nin pramistero lulas sur genu'
Por ĉiam plu... por ĉiam plu... por ĉiam plu...