Milda deziro

Ho, kial estus tiel bone, kara,
Genui antaŭ vi kun sentoj piaj,
Kaj senti, post konfes' de kulpoj miaj,
Ke mi min lavis pura, ĉasta, klara?

Se via mano, ĉi saniga mano
Karesus foje mian frunton flate!
Ho, kial de ĉi penso dorlotate
Mi ekploregas, kiel la infano?

Ho, vian jupon kapti kun kroĉiĝo:
Ke kiel knabon, kiu pro l' malbono
Ekplore pentas, vi min post pardono
El mond' malĝoja gvidu al Feliĉo.

Se vi ĉeestas, mi nenie trovas
Mian mismemon, lacan, galan, duban,
Nek la sopiron pekan kaj inkuban,
Naiv-stulteta sonĝo min alblovas:

La blanka infanaĝ', de kiu moke
Forfuĝis mia koro: fil' disipa,
Min, malfidelan, pro l' mizero vipa
Kompatas ame, reatendas voke.

Kaj tiam, ho, mi volus en sekreto
La kapon klini sur genuon vian,
Kaj al vi spiri flustron emocian:
Ho, se mi estus via infaneto!