MondhavenoSirenoj. Krioj. Tondro. ŝarĝaŭtoj. Veturiloj.Malfermiĝantaj pontoj. Kolosaj levogruoj. Motorboatoj. Barkoj. Surdige pezaj bruoj. Ŝipegoj fumvomantaj. Da mastoj mil' kaj miloj. Kaj svarmas homformikoj, ŝirate de l' Koloso Farita propramane. Ŝarĝtrenas, kompatindaj, Pro la bruego surdaj, pro fum' kaj fulgo blindaj, Zigzagas: perdiĝintaj atomoj en Ĥaoso. Persekutate kvazaŭ de nevidebla skurĝo, Skuate de la febro de senkompata Urĝo, Kuradas ili: perdis la benon de l' Trankvilo... Dum lace pro la vido mi fermas la okulojn: Mi vidas: en sunbrilo, sur freŝajn terobulojn Kun gaja fajfo paŝas kampulo post plugilo. |