Mortis Grabowski

Ho, rimoj Esperantaj, nun tintu kun ekploro,
Tra l' mondo portu grandan doloron voĉo via,
Ĉar mortis via Majstro grandpova kaj genia,
Per kiu vi pleniĝis de vivo kaj sonoro.

Ho, Muzo Esperanta, en la angul' vi sidis,
En vestoj senornamaj, al Cindrulin' simile,
Li vestis vin per silko, vin perlornamis brile,
Kaj prenis vin ĉe mano, kaj vin solene gvidis

En halon de la Arto, en templon de la Belo,
Sur via lir' li streĉis arĝentsonorajn kordojn,
Kaj li agordis ilin, ke frapu vi akordojn
Pli muĝajn ol tempesto, pli dolĉajn ol mielo.

Via patron' li estis, de li vi lernis iri,
De li vi lernis flugi kaj svingi vin ĝisalte,
Portate de la ritmo, facile, danco-salte
Parnason de Popoloj vi povis venkakiri.

Alarmis li: Tagiĝas! Por gajno de trofeo
Batalon iru, rimoj! Akiru novan gloron!
Kaj ili kun triumfo alportis la trezoron:
Jen Esperante revas jam sinjoret' Tadeo!

Kaj vi ektuŝis korojn kaj koroj ĝermis florojn!
Printempo de poemoj en nian rondon venis,
Kaj ĉiu versofloro lin benis kaj solenis:
Honorojn al la Majstro, ho gloron kaj honorojn!

Ho Muzo, kvazaŭ birdo, se ĝin la frosto tuŝas,
Vi kun flugiloj lamaj funebras, mute, plore,
La silkon kaj la perlojn deŝiras vi dolore,
Ĵetite en angulon liuto via kuŝas.

Ho, Muzo Esperanta, do ne sidadu mute!
Se nun pro viaj larmoj eĉ malstreĉiĝis kordoj,
Ekfrapu ilin tamen, eksonu la akordoj
Obtuze, surde, ĝeme, funebre surliute.

Doloron kaj funebron sonigu, kantu krie,
Pri la kruela bato de l' senkompata sorto,
Ekmuĝos ĉiu sono ja kun milobla forto,
Ĉar eĥos ĝin tra l' mondo la frataj koroj ĉie.

Kaj se la kant' funebra forlarmis kaj forbruis,
Relevu la flugilojn, denove ekflugiru,
Ektuŝu novajn korojn, instigu kaj inspiru,
Kiele vin la Majstro dum sia viv' instruis,

Ke rimoj Esperantaj ektintu kun sonoro!
Nur ili povas inde lin glori kaj memori,
Nin li instruis verse ekridi, verse plori,
Do estas ĉiu nova rim' ja lia nova gloro!