Patrineco

Ŝi antaŭjare, kiel kapreolo,
Facile, flirte kuris kun petolo.
Kaj dancis, ludis, ŝercis kaj paradis,
Kelkfoje eĉ la pupon ŝi vestadis.

Sed misteraĵo venis. Serioza
Kaj reva iĝis la vizaĝo roza.
Kaj novaj sentoj vibris tra l'animo:
Miksaĵo stranga de sopir' kaj timo.

Sengusta sentis ŝi knabinpetolon
De l' amikinoj. Ŝi deziris solon.
Sidante ofte sinforgese, mute
Ŝi al revado sin fordonis tute.

Kaj nokte — longe sin sendorme rulis,
Ho, nokte ŝia virga lito brulis,
Kaj lia voĉo eĥis al ŝi zume
Kaj la kusenon premis ŝi brakume.
*
Tiu hor'! tiu hor'!
Martele batis ŝia kor'.
Sur vangoj: ruĝaj hontobruloj,
Fermiĝis treme la okuloj:
Lin aŭdis ŝi pri amo ĵuri...
Ho, kien kuri, kien kuri!

Ho, vane jam.
Piedojn ŝiajn kaptas lam',
Ĉu nun ekkrii, aŭ balbuti,
Aŭ ridi, plori, aŭ nur muti?
Kaj ŝi silentas. Roznebuloj
Tordigas antaŭ la okuloj.

Sed kun hontema ĉarmo
En la okuloj jesas larmo.

La kis' unua:
Naiva, virga kaj timema tuŝo.
Mallerta. Sub la forta vira buŝo
Sufoko frua.

Kaj kiso dua:
Sur lipoj: brulo. En la kor': alarmo.
Tra l' korpo: etranga, dolĉa, vibra varmo.
Tremad' genua.

Kaj kiso plua:
Turmente batas vejnoj kvazaŭ vipoj,
La tuta korpo tremas sur la lipoj.
Sindono glua...
*
Kaj poste:
                  Projektoj feliĉaj..
                                    Tremetoj.
Senkulpa gustumo el amaj sekretoj.
Kaj poste:
                  La mirto... Preĝejo...
                                    La beno...
Nebulaj figuroj dum ĝoja festeno.

Kaj poste:
                  Nur ili! Duopo!
                                    Mistera.
Amara kaj dolĉa, transmonda kaj tera!
*
Kaj poste: helo! helo!
La tagoj fluas kiel la mielo.

Se venas vent': disputo,
Eolgroteton fermas kis' je muto.

Se venas pluvo: larmo,
Disigas larman nubon kisa varmo.

Sub bluo de ĉielo
Lazuran maron kuras blanka velo.
*
Kaj poste... poste... foje, dum vespero
Eksentas ŝi, ke venas la Mistero.

Dum la okulojn pale ŝi malfermas,
Ŝi sentas, ke sub ŝia kor' ĝi ĝermas.

Kaj tra la korpo kuras febra tremo,
Sopir' kaj timo, ĝojo kaj korpremo.

Se li jam venus, ke ŝi flustru ĝoje,
Ke tiu, Tiu estas jam survoje.

Kaj ke ŝi serĉu en la brakoj fortaj
La ŝirmon por la tempoj ŝarĝoportaj,

Ŝi, jam senhelpa, velka, malsaneta,
Kaj ĉiam fali, ĉiam sveni preta.
*
Kaprica, kiel la printempa vento,
Kun ŝanĝe plora, rida sentimento,
Kun rozaj vangoj, okulbrilo flama:
ŝi estis kvazaŭ mem la Majo florornama.

Nun, jen, kun pala vizaĝeto sia,
Kun la rideto dolĉmelankolia,
Kun sia blonda kapo flavakrona:
Ŝi estas kvazaŭ la Septembro fruktodona.
*
Dum posttagmezoj, en ĉambret' sidante,
Ŝi laboradas tie en soleco,
Kudrilo ŝia kuras rapidante
Tra blanka, eta, stranga vestopeco.

Kaj se la ĉambron la vesper' vualas:
En mano stumble haltas la kudrilo;
En ŝian sinon la vesteto falas...
Kaj ŝi esploras tiam sin kun miro

Kaj sentas sian korpon dolĉe vunda,
Milde dolora, svena pro l' Ofero,
Sed sukoŝvela, plena kaj fekunda,
Benata, kiel la semita tero.
*
Kaj sentas ŝi, ke tial estis ĉio:
Sopiroj, revoj, kiso, ĉirkaŭpren',
Fandiĝ' ekstaza svene en ebrio:
Ĉion ĉi faris Ĝi por sia ven':
La Suveren'!

Ŝi donis ĉion, ĉion sen bedaŭro:
Knabinan freŝon, ludon ĝojpetolan,
Senzorgajn revojn, kuron kapreolan,
Sur la altaron de la sankta Daŭro.

Jen ŝi nun iras... Velkis la belaĵoj:
Talio flora, freŝa rozo vanga.
Ŝi sin balancas. Ho, miraklo stranga,
Miraklo sankta de anasaj paŝoj.

Mallerte sian ŝarĝon sub la koro
Ŝi trenas time, kun ŝirmanta brako...
Komika vid'... Sed super ŝi, el oro,

Mi aŭreolon vidas en imago.
Jen iras kontraŭ tempon de doloro
Heroineto de la Sesa Tago.
*
Kelkfoje, dum la nokto, lite,
Subite
Terara timo
Eksidas al ŝi sur animo.
Si korpremate, side,
Rigide
Rigardas en mallumon mutan
Kaj sentas tremi sian korpon tutan.

Kaj en angoro
Tordiĝas tra l' memoro
Rakontoj najbarinaj,
Ŝtelrigarditaj bildoj medicinaj,
Virinoj cent

Mortintaj naske en turment'
Kaj veoj, konvulsioj, sango, sango,
En morton paliĝanta vango...
Kaj poste
Froste
Fantom' rikanas oste,
La ungojn ĝi enboras...
La edzo ploras,
Virinoj iras-venas kure...
Terure!
Kaj, sub malvarma ŝvit',
Ŝi sidas en la lit'
Frostotremante antaŭ la Estonto
Kaj sentas perdi ĉiujn siajn fortojn
Kaj ŝiaj lipoj preskaŭ flustras vortojn
De Kristo sur la Olearba Monto...
*
Sed kiam la mateno per oraj lumosagoj
Forpelas de ŝi aron de la fantom-imagoj,
Solviĝas la angoro en fido kaj kvieto,
Kaj ŝi revaĵojn dolĉajn salutas per rideto.

Revaĵojn pri diketa korpeto rozkolora,
Pri arda kis' patrina al ĝia vango plora,
Pri eta kaj mallerta, avida buŝ' malsata
Sur la ŝvelinta frukto de ŝia brust' benata.

Kaj en plezura revo feliĉe ŝi jam ĝuas.
Kiel la viv' en tiun korpeton el ŝi fluas.
Kaj alpreminte manojn sur sian bruston brulan,
Ŝi zumas, kvazaŭ lerne, dorlotan kanton lulan.
*
Kaj venos tago, tago granda!
Kiam ploregos tiu eta buŝo
En la vindaĵo blanka, blu-rubanda
Pro la unua kruda vivotuŝo.

Kaj kiam ŝi sur lito palas
Post la dolora, vivodona lukto...
Petal' de floro, kiu ĝoje falas,
Ĉar sur la branĉo kreskas jam la frukto!