Poploj en aleo

... Poploj staras en aleo...
Ekiras vent' kun laŭta veo.

Kun branĉoskua, brua spiro
La vent' lamentas pri l' sopiro.

Kaj dum la vento vee blovas,
La poploj vice sin ekmovas.

L' unua klini sin komencas,
Kaj al la dua riverencas.

Sed ĝi al tiu vane zumas,
Tiu la trian amindumas.

La tria flustras al la kvara
Kun ama tremo foliara,

Kaj tiel plu... jen lud' sencela,
Dolora, vana kaj kruela,

Kaj en la tuta vic' la sama:
Rifuz' de am', petego ama...

Jam hurle veas vent' lamenta:
Sopir', sopir', sopir' turmenta...

Fleksiĝas poploj jam laŭtĝeme,
En ark' sovaĝa, sopirtreme.

Reklini sin... miksiĝus drone
La branĉ' kun branĉ'... kaj estus bone...

Sed ve, proksimo, certa havo
Estas sen logo kaj sen ravo,

La kor' kun flam' neestingebla
Sopiras je l' Neatingebla...

Ho, steloj en la alt' glacia!
Ho, Vo de l' gruoj nostalgia!

Ho, floro sur la roko kruta!
Sur frosta lip' rifuzo muta!

Ho, floro rava de l' Deziro!
Ho, flor' velkonta post deŝiro!

En brua blov' de l' skua vento
Ĉu ploras veo kaj lamento,

Aŭ en doloro dum ni dronas
Infera moka rido sonas?